SCIIGOJ EL KANARIOJ, LA CENTDATREVENO DE PROF. JUAN RÉGULO
PÉREZ
Prof. Leandro Trujillo Casañas, prelegas pri Juan Régulo Pérez en la societo REAL SOCIEDAD ECONÓMICA DE AMIGOS DEL PAÍS DE TENERIFE
La Esperanta Societo de Tenerife (ESTO) deziris renovigi la kolektivan
memoron al Prof. Dro. Juan Régulo Pérez (1914-1993) okaze de lia centdatreveno.
Kun tiu celo la estraro de ESTO organizis solenan kunvenon en la festsalono de
la Real Sociedad Económica de Amigos del País de Tenerife, la pasintan 29-an de
oktobro de 2014. Unue estis prezentita la represo de la libro «De una adopción
y un homenaje», verko longe elĉerpita, tekston ĝenerale konsiderita kiel lia
intelekta testamento. La lekcion titolita «Juan Régulo Pérez, una aproximación
a su vida y obra» (Juan Régulo Pérez, alproksimiĝo al lia vivo kaj laboro), diktis
S-ro. Leandro Trujillo Casañas (UEA loka delegito kaj faka delegito). Ĉeestis
ESTO-anoj sufiĉnombre kaj tri el la kvar
filinoj de Régulo, María, Ana kaj Isabel, ankaŭ aliaj gefamilianoj kaj
geamikoj.